Karl Abraham | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de majo 1877 en Bremeno |
Morto | 25-an de decembro 1925 (48-jaraĝa) en Berlino |
Tombo | Parkfriedhof Lichterfelde (en) , Fam. Grab Im Walde 283 |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Universitato de Würzburg Humboldt-Universitato en Berlino |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | psikiatro arthistoriisto filozofo psikoanalizisto scenaristo |
Karl ABRAHAM (naskiĝis la 3-an de majo 1877, mortis la 25-an de decembro 1925) estis influa germana psikoanalizisto, kaj kunlaboranto de Sigmund Freud, kiu nomis lin lia 'plej bona disĉiplo'.[1][2]
Liaj studioj en medicino permesis al li havi postenon en la Burghölzli Menshospitalo, kie Eugen Bleuler praktikis. En tiu hospitalo dekomence oni enkondukis lin en la tendenco al psikoanalizo de Carl Gustav Jung.
En 1907, li havis sian unuan kontakton kun Sigmund Freud, kun kiu li disvolvigis porvivan rilaton. Reveninte al Germanio, li fondis la Berlinan Societon de Psikoanalizo en 1910.[3] Li estis membro de la Viena Psikoanaliza Societo kaj la prezidanto de la Internacia Psikoanaliza Asocio el 1914 ĝis 1918 kaj denove en 1925.
Karl Abraham studis la rolon de infana sekseco en la disvolvigo de la karaktero kaj de mensaj malsanoj kaj, kiel Freud, sugestis, ke se la psikoseksa disvolviĝo estas fikista ie, mensaj malordoj eble aperos. Li priskribis la personajn trajtojn kaj psikopatologion kiu rezultas el buŝa kaj anusa stadioj de disvolviĝo (1921).[4] Abraham observis sian nuran filinon Hilda Abraham kaj informis pri ŝiaj reagoj al enemoj kaj al la infana masturbado fare de ŝia frato. Li petis, ke ŝi kunhavu sekretojn kun li sed li zorgis respekti ŝian privatecon kaj kelkaj informoj ne estis publikigitaj ĝis la morto de Hilda. Hilda estis poste psikoanalizistino mem.[5]